Rozkruca Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rozkruca Parko situas en San-Joseo, Kalifornio, Usono kaj estas nun la sidejo de la Anglalingva kaj Hispanlingva Grandloĝioj por la Amerikoj de la Rozkruca Ordeno, AMORC. Ĝi estas plej konata al ne-rozkrucanoj pro la Rozkruca Egipta Muzeo kiu situas en ĝi.

La parkon konceptis la unua Imperatoro de AMORC, Harvey Spencer Lewis, en 1927 kaj nun ĝi ampleksas plenan urboblokon. Krom la Rozkruca Egipta Muzeo, la plej konataj konstruaĵoj estas la Grand-Templo, la Esplor-biblioteko kaj la Planetario. La arkitekturo estas harmonia kombinaĵo de egipta kaj maŭra stiloj.

En 2004 la Rozkruca Pac-Ĝardeno estis finkonstruita kaj malfermita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rozkruca Parko (oficiala retejo - angla)