Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝa Listo)
Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj
biologia datumbazo • red list
Komenco 1964 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agareo

Naturkonservado

Lingvoj

angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj estas libro eldonata ĉiun duan jaron, kiu listigas la biologiajn speciojn plej endanĝerigitaj de formorto kaj grupigas la konservan statuson de ĉiuj biologiaj specioj de la mondo. La internacia ruĝa listo estas eldonata de la organizaĵo Internacia Unio por la Konservo de Naturo, kiu arigas 83 ŝtatojn, 108 registarajn kaj 766 neregistarajn organizojn, el kiuj multaj membras en entute 81 fakaj internaciaj asocioj, kaj krome pli ol 10.000 ekspertojn kaj sciencistojn el pli-malpli ĉiuj ŝtatoj de la mondo.

Krom tiu internacia ruĝa listo, en multaj ŝtatoj de la mondo ankaŭ aperas naciaj ruĝaj listoj, kiuj listigas la konservan statuson de la biologiaj specioj de la koncerna lando. Multaj konservemaj organizoj laboras kaj agadas por ke ne oni pligrandigu la liston de formortintaj bestoj.

Pri birdoj en 2014[redakti | redakti fonton]

El 10.425 birdospecioj tutmondaj 13% estas minacata je formorto: 213 draste endanĝerigitaj, 419 endanĝerigitaj kaj 741 vundeblaj. Krome 140 estis konsideritaj formortintaj kaj 5 formortintaj en naturo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. SEO/BirdLife, 90 especies recién identificadas se consideran ya amenazadas, Aves y naturaleza, Madrid, numero 16, 2014, p 50.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]