Ruĝa furnario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeneste

Furnario aŭ pli precize Ruĝa furnario (Furnarius rufus) estas specio de la paseroformaj birdoj de la familio de furnariedoj kaj de ties plej tipa genro nome FurnariojFurnarius. Tiu birdo vivas en Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj ĉefe en Brazilo. Ĝi estas konata pro sia nesto, kiu similas al forno kaj estas farita el koto, pajlo kaj sterko. En Argentino la furnario estas simbola birdo de la lando kaj nomiĝas "hornero" (fornisto).

Aspekto

Spite la nomon tiu birdo estas pli bruneca ol ruĝa, kaj tia nomo ŝuldiĝas nur al la ruĝeca nuanco de la brunaj supraj partoj, ĉefe en la vosto.

Subspecioj

  • Furnarius rufus albogularis (Spix, 1824)
  • Furnarius rufus commersoni Pelzeln, 1868
  • Furnarius rufus paraguayae Cherrie & Reichenberger, 1921
  • Furnarius rufus rufus (Gmelin, 1788)
  • Furnarius rufus schuhmacheri Laubmann, 1933