Rudolf Rößler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Rößler
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1897 (1897-11-22)
en Kaufbeuren
Morto 11-an de decembro 1958 (1958-12-11) (61-jaraĝa)
en Kriens
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo spiono • eldonisto • rezistobatalanto
vdr

Rudolf Rößler [rossler] (naskiĝis la 22-an de novembro 1897 en Kaufbeuren; mortis la 11-an de decembro 1958 en Svislando) estis spiono (kaŝnomo: Lucy), kiu transdonis sekretajn informojn dum la Dua Mondmilito al la Sovetunio.

Li vivis ekde la 1930-aj jaroj kiel rifuĝinto en Svislando kaj gvidis tie la malgrandan eldonejon Vita Novi. Li sciigis la sovetojn pri detaloj de Operacio Citadelo, pri la planoj ĉe Kursk.

Lia informinto (kaŝnomo "Werther") restis eĉ ĝis hodiaŭ nekonata, sed li laboris plej verŝajne kiel altranga oficiro.