Rummikub

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rummikub
Tegoletoj de Rummikub
Tegoletoj de Rummikub
Tegoletoj de Rummikub
tabulludo • bloketa ludo
Aŭtoro Ephraim Hertzano
Nombro de ludantoj 2-4
Aĝa rekomendo de 7 jaroj
Daŭro de ludo ĉ. 30 min.
Eldondato 1980
vdr

Rummikub estas tablo-ludo por de du ĝis kvar ludantoj, kiu kombinas la regulojn de la kartludo rumio kaj la tegoleto-ludo maĝango. En ĝi oni uzas 104 numeritajn tegoletojn (kun la valoro de 1 ĝis 13 en kvar diversaj koloroj, ĉiu en du ekzempleroj) kaj du ĵokerojn. Komence la ludantoj havas 14 aŭ 16 tegoletojn kaj en sia vico ili metas ilin sur la tablon en grupoj de almenaŭ po 3 tegoletoj aŭ prenas 1 tegoleton el la stako, se ne povas aŭ ne volas surtabligi grupon. Tiu ludanto, kiu formetos ĉiujn siajn tegoletojn, ricevas pozitivajn poentojn egalajn al la sumo de la tegoletoj de ĉiuj ceteraj ludantoj; la aliaj ricevas negativajn poentojn.

Karakteriza eco de la ludo estas tio, ke la ludantoj povas modifi ĉiujn grupojn troviĝantajn sur la tablo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]