Ĵokero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

En komputiko ĵokero estas elemento de ŝablono, identigebla kun ajna datumano de koncerna tipo — ekzemple la steleto kaj la demandosigno en dosiernomaj serĉoŝablonoj de MS-DOS.


En kartludo ĵokero estas kroma ludkarto senemblema, sed kun desegno de arlekeno (nomata Jolly Joker), kiu en kelkaj kartludoj povas anstataŭi iun ajn ludkarton laŭvole. Speciala kartludo uzanta ĝin estas rumio.