Rutena grek-katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rutena grek-katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.

Historio

Plimulto de la teritorio de nunaj rutenoj estis longe sub reĝo de Hungarujo. Deveno de nuntempa rutena grek-katolika eklezio estas en la unio de Uĵhorodo de 1646, kiam la rutenoj unuiĝis kun Romo. La baza teritorio de la eklezio estas en la Transkarpata provinco en Ukrainio. En Ukrainio la eklezio havas Mukaĉevan eparĥion. Ĝia espiskopo havas sidejon en Uĵhorodo.

Dum 19a kaj 20a jarcentoj multaj homoj el rutenaj teritorioj elmigris en Usonon. Tie multaj el ili fariĝis ortodoksajn ĉar ili renkontis problemojn dum kontaktoj kun latina hierarĥio. En 1982 en Usono estis 690 000 rutenoj, kaj triono de ili estis rutenaj grek-katolikoj.[1] La eklezio tie nun havas 4 episkopujojn.

La rutena grek-katolika eklezio ne havas unu komunan sinodon. Ĝi nun konsistas el tri sendependaj partoj en Ukrainio, Usono kaj Ĉeĥio.

Referencoj

  1. Farrugia, Edward G., p. 780

Fontoj

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj