Rutgero la 2-a (Kleve)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rutgero la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1049 (1049-11-30)
Morto 30-an de novembro 1074 (1074-11-30) (25-jaraĝa)
Familio
Patro Rutgero la 1-a de Kleve
Infano Ditriĥo
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Rutgero la 2-a validas kiel dua grafo de Kleve, estas tamen historie nur malfacile komprenebla.

En la jaro 1061 iu Rtgero estis menciata kiel vokto de la kolonja kolegiato Sankta Maria ad Gradus. Ĉar la vokteco de la kolegiato verŝajne staris en rilato kun Kastelo Tomburg, kaj la grafoj de Kleve ekde la fino de la 11-a jarcento estas dokumenteblaj kiel regantoj de Tomburg, tiu ĉi Rutgero estas rigardata kiel grafo de Kleve, kiu ja ne plu estus identa kun Rutgero la 1-a, la supozeble unua grafo de Kleve. Eble Rutgero estas identa kun iu Rutgero menciita inter 1051 kaj 1057 en la ĉirkaŭaĵo de la kolonjaj ĉefepiskopoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas R. Kraus: Studien zur Frühgeschichte der Grafen von Kleve und der Entstehung der klevischen Landesherrschaft, en: Rheinische Vierteljahrsblätter 46 (1982), pj. 1–47.