Ruth Metzler-Arnold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruth Metzler

Ruth Metzler-Arnold naskiĝis la 23-an de majo 1964 en Willisau. Ŝi estas civitanino de Richenthal, Willisau kaj Balgach, svisa politikistino de la Kristandemokrata Popolpartio de Svislando kaj eksa membro de la Federacia Konsilio de Svislando.

Edukado kaj profesio

Post studo de jurisprudenco ĉe la Universitato de Friburgo Ruth Metzler translokiĝis kun sia edzo Lukas Metzler al la Kantono Apencelo Interna.

Okaze de la Landkomunumo de 1997 ŝi estis elektita kiel reprezentantino de la Kristandemokrata Partio kiel kantona financministrino. (alemane "Säckelmeisterin"). Tio tamen estis nur parttempa posteno. Ŝi krome laboris en Sankt-Galo por ekonomia kontrolsocieto.

Elektiĝo al la Federacia Konsilio

La 11-an de marto 1999 Ruth Metzler je granda surprizo de ĉiuj observanto estis elektita kiel federacia konsilantino kiel posteulino de Arnold Koller. En la Federacia Konsilio ŝi gvidis la Federacian Departamenton de Justico kaj Polico.

Malekektiĝo

En aŭtuno 2003 la Kristandemokrata Popolpartio de Svislando perdis en la naciaj elektoj multajn seĝojn favore al la dekstra Svisa Popolpartio, kiu tial postulis unu de la du seĝojn de la Kristandemokrata Popolpartio en la Federacia Konsilio por sia gvidanto Christoph Blocher. La 10-an de decembro 2003 tiel la unuan fojon post 1872 estis ne reelektita oficanta federacia konsilanto de Svislando.

Nuna kariero

Nuntempe Ruth Metzler laboras kiel ĉefjuristino en la mastruma komitato de Novartis Francio.

Vidu ankaŭ

grekeListo de la federaciaj konsilantoj de Svislando


Eksteraj ligiloj

grekeRetejo de Ruth Metzler-Arnold