Federacia Konsilio (Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia Konsilio (Svislando)
kolektiva ekzekutivo • federacia registaro
Jurisdikcio Svislando
Lando Svislando
Sidejo Federal Palace of Switzerland
filioj Federal Department of Foreign Affairs • Federal Chancellery of Switzerland • Federal Department of Home Affairs • Federal Department of Environment, Transport, Energy and Communications • Federal Department of Defence, Civil Protection and Sports • Federal Department of Justice and Police • Federal Department of Economic Affairs, Education and Research • Federal Department of Finance vd
Partoprenanta membro de la Federacia Konsilio de Svisio vd
Posedataj Swisscom vd
Dum 1848 - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr
La oficiala Federacia Konsilio de Svislando (2023).
La oficiala Federacia Konsilio de Svislando (2018).
La unua Federacia Konsilio de Svislando, elektita la 16-an de novembro 1848.

La Federacia Konsilio de Svislando - germane Schweizerischer Bundesrat, france Conseil fédéral suisse, itale Consiglio federale svizzero kaj romanĉe Cussegl federal svizzer (en la Esperanto-literaturo ofte nomita ankaŭ Federacia Konsilantaro) - estas la plej alta ekzekutiva ŝtata instanco kaj do la registaro de la Svisa Konfederacio. En la nacia konstitucio (artikolo 174) ĝi definiĝas la "plej supra gvida kaj plenuma oficejo de la konfederacio". La unuopaj konsilianoj en la germana lingvo ankaŭ nomatas „Bundesrat“ (se viroj) respektive „Bundesrätin“ (se virinoj). Por diferencigi de la konsilio oni utiligas en la germana la vorton „Bundesrat“ sen difina artikolo, se temas pri konsiliano aŭ konsilanto, dum oni utiligas la difinan artikolon por la konsilio. En la Esperanto-literaturo oni kutime nomas la unuopajn konsilianojn federaciajn konsilantojn dum la esprimo kosiliano estas apenaŭ uzata. Oni parolas en la germana pri „Gesamtbundesrat“(kompleta Federacia Konsilio), kiam estas reprezentita la tuta Federacia Konsilio.

La federacia konsilio de Svislando parte grave diferencas de la registaroj en aliaj demokratiaj ŝtatoj: Temas pri tiel nomata "kolega oficejo" - germane Kollegialbehörde. La konsilio konsistas el sep tute samrajtaj anoj, kiujn la Unuiĝinta Federacia Asembleo de Svislando elektas por oficperiodo de kvar jaroj. La Federacia Konsilio kiel tuto, kaj ne la federacia prezidento - estas ne nur la ŝtata registaro, sed ankaŭ la ŝtatestro de Svislando: La nacia konstitucio ne difinas ŝtatestron, sed la Federacia Konsilio laŭ siaj konstitucie difinitaj taskoj havas fakte ĉiujn taskojn, kiujn en aliaj ŝtatoj havas la ŝtatestro. En internacia komparo estas tre malkutime, ke kolektivo funkcias kiel ŝtatestro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Retaj ligiloj (germanlingvaj)[redakti | redakti fonton]