Swisscom
Swisscom | ||
---|---|---|
![]() | ||
negoco | ||
Dum | 1998 – | |
Antaŭulo | Postal Telegraph and Telephone | |
Fondodato | 1998 | |
Sidejo | Ittigen | |
Lando | Svislando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | akcia kompanio laŭ svisa juro | |
Swisscom esta kune kun Svisa Poŝto heredanto de la iama ŝtata PTT. Swisscom estas la gvida telekomunikaĵentrepreno de Svislando. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Worblaufen apud Berno. La Svisa Konfederacio posedas 52 procentojn de la akcioj de Swisscom.

Ciferoj de la entreprenoj[redakti | redakti fonton]
En la jaro 2007 Swisscom atingis vendosumon de 11,089 miliardoj da CHF kun proksimume 19800 gekunlaborantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La iama ŝtata entrepreono PTT (Post, Telegrafo, Telefono, fondita 1852) ek de 1988 estis dividita kaj paŝo post paŝo privatigita. En oktobro 1997 okazis la transformo al specialleĝa akcisocieto. La Svisa Konfederacio nuntempe posedas 52% de la akcikapitalo. Surbaze de la telekomunikadleĝo partopreno de triuloj estas limigita al 49.9% de la akcikapitalo. La Federacia Konsilio de Svislando porponis la 5-an de aprilo 2006 al la parlamento privatigi la entreprenon Svisscom komplete kaj vendi al akcipakaĵo de la Konfederacio paŝon post paŝon. La Nacia Koslilio la 10-an de majo 2006 rifuzis trakti la proponon. La pretiga komisiono de la Ŝtata Konsilio proponis la 20-an de majo 2006 trakti la proponon, sed nur por redoni ĝin pro prilaboro al la Federacia Konsilio.