Ruĝa karto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa Karto kaj Flava Karto en futbalo

La Ruĝa Karto ekzistas en pluraj teamaj sportoj: montrata de arbitraciulo (matĉestro, arbitracianto) kontraŭ unu el la ludantoj ĝi signifas ties forsendon de la ludkampo. Ruĝa Karto ekzistas i.a. ĉe la sportoj futbalo, manpilko kaj rugbeo.

Sekve la koncerna ludanto devas tuj kaj sen anstataŭado (ĉe manpilko li post 2 minutoj povas esti anstataŭata) forlasi la ludkampon kaj ne plu partopreni en la aktuala matĉo. Krom tio li kutime estas proskribata por unu aŭ pli el la sekvaj matĉoj de sia teamo.

Ruĝa Karto kutime estas montrata pro "grave malhonesta ludado", ĉu pro grava faŭlo, ĉu pro korpa ofensivo kontraŭ opona ludanto, ĉu pro ofendo. En futbalo Ruĝa Karto ankaŭ estas montrata, se klara golŝanco de la kontraŭa teamo estas nuligata per faŭlo aŭ intenca manludo (slange "savbremso"). – Pro "grave malhonesta ludado" eĉ post ludfino la matĉestro povas montri Ruĝan Karton.

Futbalslange la Ruĝa Karto estas la "pugokarto", ĉar matĉestro kutime tenas la Ruĝan Karton en sia postaĵpoŝo kaj la Flavan en la brustpoŝo. La esprimo venas el la tempo de nigra-blanka televido, kiu ne permesis facile distingi la kolorojn de la Kartoj. Spektantoj distingis ilin laŭ la poŝo, el kiu ĝi estis tirata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruĝa Karto post faŭlo

Ĝis 1966 la forsendo de ludisto okazis per parolata admono de la matĉestro. Dum Futbala Mondpokalo 1966 okazis tumulto: en la ludo de Argentino kontraŭ Anglio la germana matĉestro Rudolf Kreitlein forsendis argentinan ludiston, sed tiu ne komprenis (aŭ ne volis kompreni) kaj restis sur ludkampo dum pliaj 9 minutoj. Dum la sekvaj tumultaj scenoj la matĉestro admonis plurajn pliajn ludistojn, sen ke ili aŭ la spektantoj notis tion.

Por estonte eviti tiajn miskomprenojn angla matĉestro Ken Aston proponis uzi Flavan Karton kaj Ruĝan Karton analoge al la internacie uzata semaforaj koloroj. Tiel ili estis aplikataj dum la Futbala Mondpokalo 1970 kaj post tiam mondvaste.
Ekde 1991 en futbalo ankaŭ uzatas la Flav-Ruĝa Karto.

Regularo por Ruĝa Karto[redakti | redakti fonton]

La regularo por montri Ruĝan Karton estas fiksata de International Football Association Board kaj uzata de FIFA. Ĝi listigas la kategoriojn de miskonduto, pro kiu ludisto povas esti forsendata:

  1. Serioza faŭlo, inkluzive de korpa ofensivo, kiu danĝerigas la sanon de la oponulo.
  2. Perforta konduto
  3. Kraĉado al iu
  4. Intenca manludado en la penalareo por preventi evidentan golŝancon de la opona teamo fare de iu ludisto krom golisto.
  5. Intenca delikto por preventi klaran golŝancon (futbalslange "profesia faŭlo")
  6. Uzado de ataka, ofenda aŭ hontiga lingvaĵo aŭ gesto
  7. Ĉe ricevado de la dua admono (Flava Karto) en unu matĉo

Famaj Ruĝkartuloj[redakti | redakti fonton]

Germana golisto Jens Lehmann (nacia golisto en la Futbala Mondpokalo 2006) jam vidis 6 Ruĝajn Kartojn kaj tiel altrangas inter la forsenditaj golistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]