Sámuel Gyulai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

GYULAI Sámuel (djulai ŝAmuel) estis hungara kuprogravuristo naskiĝinta en Koloĵvaro en la fino de la 18-a jarcento? kaj mortinta post 1830.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Gyulai studis la kuprogravuradon de la majstro Sámuel Nagy. Li faris vizitkartojn, poste kiel oficisto de 1823 en la kancelario kortega de Transilvanio en Vieno li kaligrafiis diplomojn kaj nobelaktojn. Li apartenis al la proksima amikrondo de Károly Markó (1793) kaj Miklós Barabás. Oni konsideras lian plej bonan gravuron tiun faritan pri la instruisto Ferenc Szilágyi.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.