Sándor Arany

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Arany [ŝAndor aranj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Arany Sándor estis hungara kemiisto, profesoro.

Sándor Arany [1][rompita ligilo] naskiĝis la 4-an de marto 1899 en Mezőtúr. Li mortis la 16-an de februaro 1984 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Arany akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1923. Post siaj studoj li laboris nelonge en Debrecen, poste li revenis por instrui al la universitato apud Elek Sigmond. En 1926 li studis en Berkeley la grundosaliĝon. Hejmenveninta li estis katedrestro en akademio en Debrecen kaj li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Tisza István. Post la 2-a mondmilito li gvidis laboratorion aŭ instituton. Li doktoriĝis en 1954.

Li ĉiam okupiĝis pri problemo de grundosaliĝo, li rekomendis kalkojn por plibonigi kvaliton de la grundo. Li ricevis premion Kossuth en 1958, alian premion en 1962.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A cukorgyári mésziszap talajjavító hatása (1926)
  • A nagy-Alföldön gyakorlatilag alkalmazott szikes talajjavító eljárásokról) (1930)
  • Szikes talajok vizsgálata (1944) - parto en manlibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.