Sándor Fazoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Fazoli
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1925 (1925-10-09)
en Deva
Morto 21-an de januaro 2010 (2010-01-21) (84-jaraĝa)
en Kluĵo
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Sándor FAZOLI rumania hungara historiisto, universitata adjunkto. Li naskiĝis en Deva la 9-an de oktobro 1925 kaj mortis en Kluĵo la 21-an de januaro 2010.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Fazoli akiris diplomon pri historio en Universitato Bolyai de Kluĵo en 1950. Ĝis 1953 li estis licea instruisto, isnpektisto, esploristo de Historia Instituto, poste ĝis sia pensiuliĝo en 1986 li estis universitata instruisto kiel metodikulo pri la instruado de historio en la sama universitato. Li publikigis kaj hungare kaj rumane pri la instruado de historio, hungare precipe pri la konceptoj de iamaj transilvaniaj hungaraj famuloj pri la edukado-instruado.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda,2010.