Saltu al enhavo

Sándor Mahunka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Mahunka
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1937 (1937-10-17)
en Budapeŝto
Morto 24-an de decembro 2012 (2012-12-24) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 27/B-0-1-30 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla • hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Luise Mahunka-Papp Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo zoologo
entomologo
akarologo Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Sándor Mahunka [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mahunka Sándor estis hungara zoologo, entomologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).

Sándor Mahunka naskiĝis la 17-an de oktobro 1937 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de decembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Mahunka frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1956-1961. Post la diplomo li laboris en instituto, ekde 1963 en muzeo. Li doktoriĝis en 1981 antaŭ MTA. En 1998 li ekinstruis en la universitato kaj en la sama jaro li eklaboris en filia instituto de MTA. Inter 1975-2005 li partoprenis en redaktado de Folia Entomologica Hungarica. Li partoprenis en eksterlandaj esplorvojaĝoj al aliaj kontinentoj. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn inter 1987-2004.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Tetűatkák – Tarsonemina (1972)
  • Primitive Oribatids of the Palaerarcitc Region (1983)
  • The Oribatid Species Described by Berlese (1994)
  • A Catalogue of the Hungarian Oribatid Mites (2004)