Sándor Rajnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RAJNAI Sándor estis hungara scenejisto, scenejdekoraciisto, aktoro naskiĝinta en Arad la 15-an de marto 1911 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de majo 1979.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Rajnai debutis kiel aktoro en la dua parto de la tridekaj jaroj en Kluĵo, poste inter 1940 kaj 1944 li estis scenejisto, scenejdekoraciisto, laborejestro. En Hungarujo ekde 1946 ĝis 1954 la samon li faris en Szeged. Poste li estis direktoro de la Centra Laborejo de la Teatroj. Kiel laborejestro agadis poste en la Operetoteatro (Budapeŝto), Budapeŝta Ŝtata Operejo (1962–1964), Gaja Teatro (1964–1969).

El liaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Gorki: Ellenségek, Kispolgárok;
  • Eisemann M.: Bástyasétány 77.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.