Sâmnic (rivero)
Aspekto
| Sâmnic | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Situo | distrikto Vâlcea |
| Longeco | 20 km |
| Fluo | |
| Fonto | en Golești |
| Enfluejo | al Olt, sude de la akvocentralo Râmnicu Vâlcea |
| - Koordinatoj |
45° 3′ 45″ N, 24° 21′ 16″ O (mapo)45.062524.354444444444 |
| Geografio | |
| Trairataj urboj | Golești, Linia, Budești |
| Alfluantoj | |
| - Dekstraj | Sâmnicel (ĉe Linia) |
Sâmnic [sımnik], alinome Glod, estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, maldekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas en la komunumo Golești, fluas unue suden, poste sud-okcidenten kaj atingas Olt-on sude de la akvocentralo Râmnicu Vâlcea suda. Ĝia rivera kodo estas RW8.1.146_B1.[1]
De Blidari ĝis Budești la fervojlinio Vâlcele – Bujoreni Vâlcea kaj la naciaj vojoj DN73C / DN7 sekvas la valon de la rivero. Ĉar la rivero Olt ĉe Budești formas baraĵlagon, Sâmnic estas tro malalta por enflui kaj devas laŭiri Olt-on (je distanco de ĉirkaŭ 500 metroj) ĝis sub la baraĵmuron. Tie ĝi fluas en la orientan brakon de Olt.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anexe BH Olt – vol. II (rumane) (PDF). Arkivita el la originalo je 2015-07-05. Alirita 2015-07-04 .

