São Vicente (San-Paŭlio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri brazila urbo en San-Paŭlio. Por informoj pri la samnoma urbo en Norda Rio-Grando, vidu la artikolon São Vicente (Rio Grande do Norte).
Monumenta fonto

São Vicente [saŭn visentj] (foje esperantigita San-Vicento) estas municipo kaj urbo de San-Paŭlio apud Santos en Brazilo. En 2003 ĝi havis 314 312 loĝantojn kaj areon je 148 km² (loĝdenso 2123,73 hab/km²).

La municipo limiĝas kun San-Paŭlo, São Bernardo do Campo kaj Cubatão norde, kun Santos oriente, per la Atlantiko sude kaj kun Praia Grande kaj Mongaguá sudokcidente.

La urbo okupas duonon de insulo São Vicente, kaj la urbo Santos okupas la alian duonon. Sekve Santos kaj São Vicente estas fizike nur unu urbo, kvankam politike kaj kulture rivalaj.

Parto de la municipo estas en la kontinento kaj havas du malsamajn porciojn: la kvartalon Japuí ligita al la cetera urbo per bela ponto konstruita en 1914; kaj la grandan vilaĝon Samaritá.

Historio

Gaspar de Lemos partoprenis en la malkovro de la insulo São Vicente la unuan fojon por eŭropanoj, en la 22-a de januaro de 1502 .

Eksteraj ligiloj

greke informoj pri Esperanto en Santos kaj São Vicente