Cubatão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cubatão estas estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. La urbego apartenas al urbaro de Baixada Santista.

Blazono de Cubatão
Flago de Cubatão

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Cubatão en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cubatão situas sur la marborda ebenaĵo preskaŭ laŭ la Atlantiko en sudorienta parto de la lando 12 km for el havenurbo Santos. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 44, Guarulhos 48, Campinas 129, Nova Iguaçu 328, Curitiba 333, Rio-de-Ĵanejro 343, Belo Horizonte 510, Porto Alegre 832, Goiânia 856, Braziljo 914, Campo Grande 927, Salvador de Bahio 1470, Maceió 1947, Teresina 2126, Recife 2146, Natalo (Brazilo) 2343, São Luís 2388, Belém 2505, Manaus 2734 km.

Mapo pri la urbaro

Historio[redakti | redakti fonton]

Cubatão eastis kreita en 1948 el pluraj komunumoj de Santos. Ĝi iĝis unu el la ĉefaj banano-produktantoj same kiel grava industria centro.

En la fruaj 1980-aj jaroj Cubatão estis unu el la plej poluitaj grandurboj en la mondo, moknomis ĝin "Valo de Morto". Alta aerpoluo mortigis arbarojn ĉirkaŭ la grandurbo. Ĝi estas riĉa urbo kun malriĉa loĝantaro.

La 25-an de februaro 1984 naftoincendio okazis mortiganta 93 homojn laŭ oficiala statistiko, kvankam kelkaj opinias, ke la fakta mortnombro povas esti pli ol 200.

Fabriko en Cubatão

Fortaj klopodoj okazis por malpliigi la poluon. La afero pliboniĝis multe, sed estas maleble tute purigi la grundon kaj grundakvon, ĉar multaj grandaj fabrikoj daŭre laboras, ĉiam estiĝas iom da poluoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Cubatão gastigas 24 industriaĵojn, tre grandan naftorafinejon kun produktoj de oleojn, asfaltojn, plastojn, sintezajn kaŭĉukojn, gasojn (propanoj kaj butanoj), ŝtalan kaj sterkan fabrikojn. La urbego havas ankaŭ gravajn hidroelektrajn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fora panoramo de Cubatão

Cubatão estas ligita voje kaj fervoje al urbegoj San-Paŭlo kaj Santos.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Cubatão havas subtropikan klimaton. Jare pluvas pli ol 1000 mm.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]