El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika preĝejo en Sé
Novaj domoj en Sé

(ŝE) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. La nomo de la vilaĝo en la germana lingvo estas Scheibing. La nomo signifas hungare: rojo. la vilaĝonomo konsistas nur el du literoj, tio estas unu el la plej mallongaj nomoj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En Sé oni trovis teran fortikaĵon el la neolitiko, objektojn el la kuprepoko kaj el la ferepoko. La romianoj akvodukton faris al Savaria (Szombathely). La unua mencio okazis en 1404 en formo See. La unua bienulo estis familio Sey. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 415 loĝantoj. Sé nuntempe impetas, ĉar ĝi situas apud Szombathely laŭ la vojo al aŭstra limpasejo. Plej parte estas domoj konstruitaj nuntempe.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1901 romkatolika preĝejo konstruiĝis.