Hellerbergland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Südliches Hellerbergland)
Hellerbergland
montara sistemo
La plej alta punkto Lipper Nürr (616,9 m)
Supra tutaĵo Rejnlanda Ardeza Montaro
Kontinento Eŭropo
Situo Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Geografia situo 50° 46′ N, 8° 0′ O (mapo)50.7666666666678Koordinatoj: 50° 46′ N, 8° 0′ O (mapo) f1
Map
Hellerbergland
vdr

Hellerbergland estas la suda parto de la Siegerland ĉe la limo inter Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato de sia norda limo al Kalteiche en la ekstrema sudokcidento de la Rothaargebirge ĝis la suda limo al la Westerwald. Tra la regiono en okcidenta ĝis nordokcidenta direkto la rivereto Heller fluas. Oni povas dividi la naturregionon en la norda Hellerbergland, la meza Hellertal kaj la suda Hellerbergland.

Najbaraj naturregionoj de Hellerbergland estas la norda, ĝis 527 m alta Giebelwald, Siegerland la rejnland-palatinata Mittelsieg-Bergland, tra kiu la rivero Sieg fluas inter Niederschelden kaj Betzdorf.

Norda Hellerbergland[redakti | redakti fonton]

La norda Hellerbergland kun la sia plej alta monto Windhahn, (alteco 517 m) estas en okcidentsudokcidenta-orientnordorienta direkto ĉ. 16 km larĝa, en nordnordokcidenta-sudsudorienta direkto 5 km larĝa regiono en la sudo de la Siegerland. La orienta parto de la norda Hellerbergland situas en la distrikto Siegen-Wittgenstein, Nordrejn-Vestfalio, sia okcidenta prto en la distrikto Altenkirchen, Rejnlando-Palatinato.

Akvejoj[redakti | redakti fonton]

La malmultaj mallongaj rojoj, kiuj trafluas la internon de la Bergland deakvigas preskaŭ ekskluzive al Heller kaj Wildebach. La valoj estas profunde entranĉitaj en la pejzaĝon.

La plej gravaj rojoj estas –de oriento al okcidento:

  • Arbach (3,8 km, 4,7 km²) – al Wildebach
  • Herzbach (3,7 km, 3,7 km²) –
  • Dermbach (2,3 km, 4,8 km²) – al la rojo Heller (kun Herzbach 8,5 km²)
  • Imhäuserbach (5,0 km, 5,1 km²) – al la Heller

Montoj[redakti | redakti fonton]

La du plej gravaj pintoj estas en la okcidenta, rejnland-palatinata parto situanta en Windhahn (alteco 517 m) kaj en la orienta, nordrejn-vestfalia parto situanta Pfannenberg (499 m). Konata estas ankoraŭ la 450 m alta rokformacio Druidenstein okcidente de la monto Windhahn.

Pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

La pejzaĝo estas arbarkovrata. Nur ĉirkaŭ la vilaĝoj Herkersdorf, Offhausen (ambaŭ apartenas al Kirchen) kaj Dermbach (apartenanta al Herdorf) estas pli grandaj senarbaraj areoj.

Akvejoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj rojoj, kiuj fontas en la masivo de Kalteiche enfluas rivermalsupren de dekstre en la rojo Heller kaj situas preskaŭ komplete en la naturregiono:

Montoj[redakti | redakti fonton]

Inter la valoj de Volkersbach (sudoriento), Heller (sudokcidento) kaj Wildebach (nordokcidento kaj nordo) situas la monto Rassberg (alteco 432 m).

Suda Hellerbergland[redakti | redakti fonton]

La en okcidentnordokcidento-orientsudoriento ĉ. 22 km larĝa, en nordnordoriento-sudsud okcidenta direkto 8 km larĝa suda Hellerbergland estas la plej suda parto de la Siegerland.

La okcidenta parto de la montolando situas en la distrikto Altenkirchen (Rejnlando-Palatinato), la orienta parto situas en la distrikto Kreis Siegen-Wittgenstein (Nordrejn-Vestfalio).

Akvejoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj rojoj kaj riveroj fluas tra tiu regiono: [1][2]

  • Heller (30,2 km, 204,2 km²) –norda limrivero
    • Buchheller (9,4 km, 14,7 km²)
    • Mischebach (5,7 km, 7,6 km²)
    • Sottersbach (6,1 km, 8,0 km²)
    • Daadenbach (16,0 km, 53,3 km²)
      • Derscherbach (3,9 km, 9,3 km²)
      • Friedewalderbach (4,9 km, 8,1 km²)
      • Dreisbach (5,6 km, 8,4 km²)

La rojo Heller fontas ĉe la masivo de Kalteiche, Buchheller kaj Daadenbach ĉe la bazalta altebenaĵo de la Westerwälder

Montoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]