Hohenseelbachskopf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hohenseelbachskopf
monto • natural monument in Germany • montetovulkano
Alteco 520 m
Situo distrikto Siegen-Wittgenstein, distrikto Altenkirchen; Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Südliches Hellerbergland,
Geografia situo 49° 33′ N, 7° 32′ O (mapo)49.5583333333337.53Koordinatoj: 49° 33′ N, 7° 32′ O (mapo) f4
Hohenseelbachskopf (Rejnland-Palatinato)
Hohenseelbachskopf (Rejnland-Palatinato)
DEC
Hohenseelbachskopf
Hohenseelbachskopf
Situo de Hohenseelbachskopf
Map
Hohenseelbachskopf
vdr

Hohenseelbachskopf estas la nomo de 517,5 m alta monto kaj lafokupolo en la regiono Südliches Hellerbergland (Siegerland) sur la limo inter la distrikto Siegen-Wittgenstein en Nordrejn-Vestfalio kaj la distrikto Altenkirchen Rejnlando-Palatinato.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La monto Hohenseelbachskopf situas en la limregiono de la komunumoj Neunkirchen en la nordo, la urbo Herdorf en la nordokcidento kaj la komunumo Daaden en la suokcidento; sia (hodiaŭa ) pinto situas sur la teritorio de Daaden. Norde preterfluas la rojo Heller, okcidente iras la Heller-alfluantoj Sottersbach kaj Daade. Ĉirkaŭ 220 m norde de la montpinto staras arbara gastejo Hohenseelbachskopf (alteco 495,1 m) kj 1 km nordokcidente sur la limo la flankkupolo Mahlscheid.

Geologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

La monto portis iam grandan basalta kupolo, kiu kreiĝas antaŭ ĉirkaŭ 7  milionoj da jaroj per vulkanaj akivecoj. La bazaltkupolo superis la nunan montatecon je 20 ĝis 30 m. Ĝi larĝis ĉ. 60 m kaj longis pli ol 150 m. Malrapide fluanta magmo, kiu en blokoj estis puŝata supren, formas 30 ĝis 40 m altaj bazaltkolonoj kun seseĝa aŭ okeĝa kristalstrukturo. Restoj de tiuj kolonoj ankoraŭ hodiaŭ ĉirkaŭas profundan krateron. Tiu ne estiĝis per erupcia vulkanismo, sed per bazaltrompado. Je la nord-orienta kratera fundo restis alta bloko el nenombreblaj bazaltkolonoj. La bazaltminado por diversaj konstruaĵoj (stratoj, fosaĵoj, akvokonstruktoj ktp) rezultas inter 1900 kaj 1925 al la forigo de la kupolo kune kun restaĵoj de kelta ringremparo. La Hohenseelbachskopf, la monto Mahlscheid kaj la nur 5 km fora monto Druidenstein supozeble estis gravaj keltaj setlejoj kaj/aŭ kultejoj. Inter 500 kaj 300 a.K. kaj la jaro 0 la keltoj konstruis sur la monto ringremparon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Hoffmann: Hohenseelbach. Wahrzeichen der Heimat in 2500jähriger Geschichte und heute. Selbstverlag Jos. Hoffmann, Herdorf (Sieg) 1954.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]