Sōugǒu Pīnyīn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sōugǒu Pīnyīn Eniga Metodo (ĉine: 搜狗输入法) estas populara eniga metodo por maŝinskribi ĉinan per komputilaj klavaroj. Laŭ raporto de Marbridge Consulting, enigan metodon de Sōugǒu uzas pli ol 300 milionoj da uzantoj. La raporton oni eldonis la 12-an de julio 2011.[1]

Nelokdependa eniga metodo[redakti | redakti fonton]

Microsoft IME, Google Pinyin, iBus kaj aliaj ĉefaj enigaj metodoj por ĉina estas lokdependaj. La pīnyīna eniga metodo de Sōugǒu sin oferas en du variantoj. Unu varianto, kiel aliaj ĉefaj ĉinaj enigaj metodoj, estas lokdependa. Dua varianto utilas novan komputekan teĥnologion, konata kiel nelokdependa komputado. La dua varianto ebligas al oni tajpi ĉinan en sia retumilo sen instali iun programaron.

Informfontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sogou Sets Sights on Google China (angle). Marbridge Daily (2011-07-12).

Retejoj oficialaj[redakti | redakti fonton]