SSC Aero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SSC Aero

SSC Aero (ankaŭ Ultimate Aero) estas supersporta aŭtomobilo, kiun produktas la usona firmao Shelby Super Cars. La pli forte tipo Ultimate Aero TT atingis dufoje rapidecan pinton de 412 km/h, en 2007. Tiel la Ultimate Aero TT estas la plej rapida aŭtomobilo kun permeso por publika uzo. Ĝia karoserio estas karbonfirmigita plasto.

SSC Aero[redakti | redakti fonton]

SSC Ultimate Aero[redakti | redakti fonton]

SSC Ultimate Aero TT[redakti | redakti fonton]

  • Povumo: 870 kW (1183 ĈP) ĉe 6.950 U/min
  • Maksmimuma turnomomanto 1.302 Nm ĉe 6.600 U/min
  • Maksmimuma rivolua nombro: 7200 U/min
  • akcelo de 0 ĝis 96 km/h: 2,78 sekundoj (4-a plej rapida akcelado inter la aŭtomobiloj, la unua estas Bugatti Veyron 16.4 kun 2.46 sekundoj)
  • akcelo de 0 ĝis ĉ. 200 km/h: 6 sekundoj
  • akcelo de 0 ĝis ĉ 300 km/h: 12 sekundoj
  • maksimuma rapido: 412 km/h, mezurita la 13-an de septembro 2007, oficiale fare de la Guiness-libro.

Ultimate Aero EV[redakti | redakti fonton]

SSC anoncis produktadon de Ultimate Aero EV, elektran version de la sportaŭto. Oni celas 500 ĉevalpovojn (373 kW) per la elektromotoro, per kiu SSC esploras uzon de 2 motoroj en 2- aŭ 4-rada pelado. Oni planas produktadon de prototipo en februaro de 2009 kaj produktan komencon je fino de 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]