SWORDS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SWORDS la batalroboto

SWORDS (Special Weapons Observation Reconnaisance Detection Systems) estas armila robota veturilo alta je 1 m. Ĝin teledirektas homo el malproksimo (300–100m), laŭ bildoj ricevitaj per la robota kamerao tra kablo aŭ radio. Ĝi estas trakonstruita, evoluigita el eksplodigaĵ-ekzamena roboto TALON. Oni evoluigis ĝin dum ses monatoj kaj per 2 milionoj da usonaj dolaroj. Unu ekzemplero kostas 200.000 USD.

Ĝi povas surgrimpi trotuaran randon, ĝia maksimuma rapido estas 6 km/h kaj la litio-jona akumulatoro certigas 1–4-horan funkciadon.

Munteblaj armiloj[redakti | redakti fonton]

  • M249 kun pafaĵo 5,56 mm
  • M240 kun pafaĵo 7,62 mm.

SWORDS povas pafi sen reŝargo 300-foje per M240 kaj 350-foje per M249.

Oni celas surmunti eĉ bombo-kanonon (obus-ĵetilon).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]