Saône

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saono
Saône
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Saono (arp: Sona, fr: Saône) estas rivero en oriento de Francio kun longeco de 480 km. Ĝia fonto troviĝas en Vogezoj en Vioménil kaj ĝi alfluas la Rodanon en Liono. Ĉefa alfluanto de Saono estas la rivero Doubs.

Loknomo

La nomo de la rivero devenas de la "Sequanes" (kelta popolo) kaj de la nomo de la diino "Souconna", oni scias ankaŭ ke "Souconna enhavas la radikojn "sawk" (sankta) + "onna" (rivero). "[1]. Saono havis 3 nomojn : "Brigoulus", "Souconna" kaj "Arar". Finfine "Souconna" restis danke al la mezepokaj monaĥoj kiuj skribis "saoconna",kaj pli poste "Saône".

Fonto

Fonto ĉe Vioménil

"La Saône" kiel akvovojo

La plej granda parto de la rivero estas utiligebla kiel akvovojo. Ĝi estas ligata kun aliaj kanaloj de Francio.

La unua parto de Corre ĝis Auxonne havas 19 kluzojn de la formato 38,5 m longa kaj 5 m larĝa. La profundeco estas 1,80 m kaj la minimuma alteco 3,5 m.

Estas du tuneloj, kie estas trapasebla kiel unudirekta vojo, kontrolita per lumsignaloj.

La dua parto de Auxonne ĝis Lyon havas 5 kluzojn de la formato 185 m longa kaj 12 m larĝa. La profundeco estas 3,00 m kaj la minimuma alteco 6 m.

Ĉi tio parto apartenas al la eŭropa sistemo por grandaj varŝipoj.

Kluzoj: Dangle, Girlet, Cendrecourt, Acier, Radadôle



Eksteraj ligiloj

greke http://www.discoverfrance.net/France/DF_waterways.shtml

Notoj kaj referencoj

  1. Pri deveno de la rivernomo vidu la retejon en la franca lingvo pri loknomoj : http://crehangec.free.fr/intro.htm