Saadat Hasan Manto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Manto (apartigilo).

Saadat Hasan MANTO (urdue سعادت حسن منٹو) (naskiĝis la 11-an de majo 1912) en Ludhiana, la ĉefa komerca urbo de Barata Punĝabo — mortis la 18-an de januaro 1955 en Lahoro, la ĉefa urbo de Pakistana Punĝabo) estis pakistana verkisto, ĵurnalisto. Li estis novelisto kaj verkis en la urdua lingvo, tamen en ĉiutaga vivo li paroladis la Punĝaban lingvon. Li estas plej konata pro siaj noveloj 'Bu' (Fiodoro), 'Khol Do' (Malfermu ĝin), 'Thanda Gosht' (Malvarma viando) kaj sia elstara verko 'Toba Tek Singh'. Manto ankaŭ verkis por filmoj kaj radio. Krome li laboris kiel ĵurnalisto. Dum sia mallonga, 43-jara vivo, li publikigis 22 kolektojn de noveloj, unu romanon, kvin kolektojn de radio-teatraĵoj, tri kolektojn de eseoj, kaj du kolektojn de personaj skizoj. Tre senteme kaj sentime li traktis la psikajn kaj emociajn konfliktojn ĉirkaŭ la disduigo de la Hinda subkontinento. Tiom malkaŝe li parolis pri la seksa perforto de tiu periodo, ke en Pakistano oni procesis kontraŭ Manto pro obsceneco, tri fojojn antaŭ kaj tri fojojn post 1947. Sed neniam li estis kondamnita. Lia plumo estis ege akra, ĉar li neniam kompromisis kun iu, eĉ ne kun si mem.

Citaĵo
 Verkisto prenas sian plumon, nur kiam lia sentemo estas vundita. 
— (MANTO)

Verkoj

  • Aatiŝpare (Fajreroj), 1936
  • Chugaad Ĉugaad
  • Manto ke afsaane (Noveloj de Manto), 1940
  • Dhuaan (Fumo), 1941
  • Afsaane aŭr draame (Noveloj kaj dramoj), 1943
  • Laz-zat-e-sang (La gusto de ŝtono), 1948
  • Sijaah haaŝije (Nigraj marĝenoj), 1948
  • Baadŝaahat kaa khatiimaa (La fino de reĝeco), 1950
  • Khalii botele (Malplenaj boteloj), 1950
  • Laŭd spiikar (Laŭtparolilo)
  • Nimrud kii khudaai (La dieco de Nimrod), 1950
  • Thanda goŝt (Malvarma viando), 1950
  • Jazid, 1951
  • Ganĝe fariŝte (Kalvaj anĝeloj), 1952 (?)
  • Parde ke piiĉhe (Malantaŭ la kurtenoj), 1953
  • Sadak ke kinaare (Stratflanke), 1953
  • Bagejr unvaan ke (Sentitole), 1954
  • Bagejr iĝaazat (Senpermese), 1955
  • Burke (Burĥoj), 1955
  • Phundane (Kvastoj), 1955
  • Sarkando ke piiĉhe (Malantaŭ la junkoj), 1955
  • Ŝejtaan (La satano), 1955
  • Ŝikaarii aŭrate (La ĉasistinoj), 1955
  • Ratti, Masha, Tolah, 1956
  • Kaalii ŝalvaar (Nigra ina-pantalono), 1961
  • Manto kii behatariin kahaaniyaa (La plej bonaj noveloj de Manto), 1963
  • Tahiraa se Taahir (De Tahira al Tahir), 1971

Eksteraj ligiloj