Sablomuldilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sablomuldileto kun figuro de testudo

Sablomuldileto estas muldila ludilo, kiu similas al bakmuldilo. Per ĝi oni povas krei sablajn figurojn. La muldilo estas plenigita per malseka sablo kaj poste liberigita de la sablo sur firma kaj glata surfaco. Forpreninte la muldilon, restas sabla figuro, ekzemple sablokuko.