Sadik Aĥmad Turkistani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sadik Aĥmad TURKISTANI estas etna ujguro, kiu naskiĝis kaj kreskis en Sauda Arabio kaj kontraŭis la Talibanojn en Afganio. Li estis en malliberejo en Afganio en 2001 kiam Usono invadis Afganion kaj venkis la Talibanojn. Oni liberigis lin, sed tuj usonanoj rekaptis lin kaj sendis lin al Gvantanamo, Kubo.

Turkistani estis malliberigita de Talibanoj por kvar kaj duono jaroj, pro akuzoj ke li konspiris mortigi Usama bin Laden, ĉefo de Al-Kaida. Turkistani konsentas ke li kontraŭis la Talibanojn, Al-Kaidan, kaj Usama bin Laden, sed neas ke li iel konspiris.

Neniuj usonaj oficialuloj klarigis kial Turkistani kaptiĝis, kial li malliberiĝis, aŭ kial li sendiĝis al Gvantanamo.

Turkistani estas unu el 38 malliberuloj, kiuj ne devis esti konsiderataj kiel "kontraŭleĝaj batalantoj" (illegal combatants), laŭ usona milita tribunalo (Combatant Status Review Tribunal).

Tamen Turkistani restas malliberulo en Gvantanamo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Detainee Cleared for Release Is in Limbo at Guantanamo, Washington Post, 14-a de decembro 2005