Guantanamo
Guantanamo | |||
---|---|---|---|
urbo municipo de Kubo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 95100 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 228 436 (2012) [+] | ||
Loĝdenso | 308 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 8′ N, 75° 12′ U (mapo)20.138333-75.206111Koordinatoj: 20° 8′ N, 75° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 46 m [+] | ||
Areo | 741,4 km² (74 140 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guantánamo [+] | |||
Guantanamo aŭ Gvantanamo (en la hispana lingvo Guantánamo, elparolata kaj en E-o ankaŭ Gŭantanamo) estas la nomo de la provinco kaj de ĝia ĉefurbo en la oriento de Kubo:
Provinco
[redakti | redakti fonton]Guantanamo estas la plej orienta provinco de Kubo.
- Surfaco: 6.178 km²
- Loĝantaro: 507.300 homoj
- Loĝdenseco: 82 homoj en km²
La arkitekturo kaj la kulturo estas iom diferencaj de tiu de la cetero de Kubo, pro la influo de aliaj karibaj landoj.
Urbo
[redakti | redakti fonton]Guantanamo estas la ĉefurbo de la provinco. La loĝantaro estas de ĉ. 208.000 homoj.
- Koordinatoj: 20° 08′ N 75° 12′ U / 20.133 °N, 75.200 °U (mapo)
Golfo
[redakti | redakti fonton]En la provinco troviĝas golfeto nomata Guantanamo.
Militbazo
[redakti | redakti fonton]En la Golfo de Guantanamo, 15 km for de la urbo, ekzistas militbazo de la usona armeo. Ĝi estis muntita en 1898, post la fino de la milito de sendependiĝo de Kubo, dum kiu la usona registaro invadis la insulon pretekstante helpon al la sendependistoj. La bazon oficiale cedis la unua prezidento de Kubo (kaj usona civitano) Tomás Estrada Palma, surbaze de la Amendo Platt, artikolo en la kuba konstitucio kiu permesis la intervenon de la usona registaro en kubaj decidoj.
Poste oni decidis la pagon de luo pro la uzo de la bazo. La nuna kuba registaro de Fidel Castro ne akceptas la oficialan validecon de la traktato kaj plurfoje rifuzis la enspezon de la luo pro tiu uzo.
Malliberejo
[redakti | redakti fonton]Post la teroristaj atakoj de Al-Kaida en Usono je la 11-a de septembro 2001 kaj la milito en Afganujo, la usona registaro organizis malliberejon en la militbazo por enprizonigi diversajn honojn suspektatajn pro terorismo. La leĝa situacio estas kontestata eĉ ene de Usono, pro la konsidero de eksterteritorieco kiun oni donas al la prizonuloj, kio malhelpas la aplikon de la rajtoj agnoskataj de la usona leĝaro. Ankaŭ ekzistas akuzoj de torturo.
Guantanamera
[redakti | redakti fonton]Guantanamera (ino el Guantanamo) estas nomo de poemo de José Martí, kiu fariĝis kanto, eble la plej konata de Kubo.
Guantanamera estas ankaŭ filmo de Tomás Gutiérrez Alea kaj Juan Carlos Tabío.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Guantanamo - Wikivoyage (en)
- http://hnn.us/articles/11000.html
- http://www.anarchitektur.com/Territories/katalog%20deu.html
- http://www.zone-interdite.net/P/area_-4512_1194.html Arkivigite je 2006-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Stanislavo Belov (2017-08-30) Guantanamo – ne prizono, sed urbo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-01. Alirita 2017-09-01 . (raporto pri vizito en 2016)
- Stanislavo Belov (2017-09-14) Ĝis revido, Guantanamo! (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-14. Alirita 2017-09-14 . (raporto pri vizito en 2016)
- Artikoloj pri Guantanamo esperante