Juan Carlos Tabío

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Carlos Tabío
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1943 (1943-09-03)
en Havano
Morto 18-an de januaro 2021 (2021-01-18) (77-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo kinistoscenaristoverkistofilmreĝisoro • filma scenaristo
vdr

Juan Carlos Tabío (Havano, 1943 - samloke, 18a de januaro 2021) estis kuba scenaristo, verkisto kaj kinreĝisoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1961 li eklaboris en la Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio (ICAIC) kiel helpoproduktoro, poste kiel helporeĝisoro.

Li reĝisoris 41 dokumentajn kaj fikciajn filmojn, inter kiuj du gravaj kiuj li devis kunreĝisori kun sia amiko Tomás Gutiérrez Alea, kiam li ekmalsaniĝis. La tiama filmo, Fresa y chocolate (Frago kaj ĉokolado, 1993) iĝis la unua kuba filmo nomumita por la Oskar-premioj por la plej bona eksterlanda filmo. Ĝi temas pri la konflikta rilato inter revolucia studento kaj samseksema artisto. La lasta filmo, Guantanamera, (1995) uzas jam tradiciajn elementojn en la kinarto de Tomás Gutiérrez Alea, kiel personaj interrilatoj kaj amafera komedio por alproksimiĝis al subdisvolviĝo kaj burokrataro. Li reĝisoris filmojn en kiuj stelulis gravaj geaktoroj kiel Jorge Perugorría kaj Mirtha Ibarra.

Tabío estis intruisto pri scenaro kaj reĝisorado en la Internacia Lernejo de Kino kaj Televido de San Antonio de los Baños kaj estris atelierojn pri scenaro, reĝisorado kaj dramaturgio en Panamo, Meksiko kaj Kostariko.[1]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1983, Se permuta
  • 1988, Plaff o Demasiado miedo a la vida
  • 1993, Fresa y chocolate (kun Tomás Gutiérrez Alea)
  • 1994, El elefante y la bicicleta
  • 1995, Guantanamera (kun Tomás Gutiérrez Alea)
  • 2000, Lista de espera
  • 2003, Aunque estés lejos
  • 2008, El cuerno de la abundancia
  • 2012, 7 días en La Habana

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Fallece el cineasta cubano Juan Carlos Tabío». infobae. Konsultita la 18an de januaro 2021.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Juan-Navarro, Santiago. “Brecht en La Habana: autorrefencialidad, desfamiliarización y cine dentro del cine en la obra de Juan Carlos Tabío.” Le cinéma cubain: identité et regards de l’intérieur. Ed. Sandra Hernández. Nantes: Centre de Recherche sur les Identités Nationales et l´Interculturalité - Université de Nantes, 2006. 125-135. Leer artículo Arkivigite je 2012-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120219041418)
  • Planas, Justo. "Juan Carlos Tabío: Dialéctica del otro espectador". La Gaceta de Cuba, majo-junio 2014. 34-37. artikolo


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan Carlos Tabío en la hispana Vikipedio.