Sainete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eldono de 1920 de la sainete Entre gallos y medianoche, de la aŭtoro ĉilia Carlos Cariola.

Sainete estas amuziga teatraĵo unuakta kaj normale de populara karaktero, kiu estis reprezentata kiel intermezo inter ludoj de aliaj teatraĵo aŭ fine. Ĝi anstataŭis la intermezon en la 18a al 20a jarcentoj.

Historio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Inter ĉefaj kultivistoj de tiu komedia subĝenro en la 18a jarcento troviĝas kadizanoj Luis Moncín kaj Juan Ignacio González del Castillo, kaj madridanoj Ramón de la Cruz kaj Sebastián Vázquez; aliaj aŭtoroj malpli konataj estis Antonio Pablo Fernández, Antonio Furmento Bazo, Diego Ventura Rejón de Silva y Lucas, Antonio Vidaurre, José López de Sedano, Antonio Valladares de Sotomayor kaj Gaspar Zavala y Zamora. Fine de la 19a jarcento aperis verkistoj kiaj Tomás Luceño kaj Javier de Burgos, kiuj revivigis la subĝenron en la 20a jarcento nome Carlos Arniches per sia kolekto Del Madrid castizo kaj la andaluzoj fratoj Serafín kaj Joaquín Álvarez Quintero. Poste en Argentino, Armando Discépolo enmetis tristan kaj draman ŝanĝon al la subĝenron nome kiel "Grotesco criollo".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Javier Huerta, Diego Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español de la A a la Z. Madrid: Espasa Calpe, 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

El sainet valencià durant el segle XX en valencia.