Ramón de la Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Busto de Don Ramón de la Cruz en Madrido (Lorenzo Coullaut Valera, 1913)

Don Ramón de la Cruz Cano y Olmedilla (Madrido, 28-a de marto de 1731 — samloke, 5-a de marto de 1794) estis hispana dramaturgo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias multe pri sia vivo. La titolo "don" de lia nomo ne estas "don" socia aŭ universitata, sed metita de la gepatroj, kun aliaj nomoj kiaj Ramón, Francisco kaj Ignacio, kio estis tute malkutima laŭ la tiamaj nomigregularo de la Katolika Eklezio en Hispanio. Kiam li estis 13jaraĝa li loĝis en Sebto, urbo kie lia patro postenis, kaj jam tiam li komponis versojn. Kiam li estis 15jaraĝa amiko lia publikigis en Madrido anoniman poemon lian nome Diálogo cómico (humora dialogo). En 1759 li postenis en administrado de prizonoj kaj venontjare li edziĝis al Doña Margarita Beatriz Magán Melo de Bargas, kiu naskis almenaŭ kvin gefilojn, el kiuj unu (Antonio Ramón de la Cruz Cano y Olmedilla[2]) estos komandanto de la hispana artilerio en la batalo de Bailén. Li studis beletrojn kaj ricevis protekton de la duko Alba, kiu kutime portis lin dum veturoj, kaj de la grafino Benavente, por kies privata teatrejo li komponis variajn sainete, kaj de ties filino, la dukino Osuna.

Dum sia junaĝo li verkis tragediojn kaj komediojn kie li imitis ĉefe verkistojn kiaj Pietro Metastasio, Jean Racine y Voltaire. Li ankayŭ tradukis verlojn de tiuj aŭtoroj kaj produktis version de Hamlet de Shakespeare tra la franca adapto fare de Jean-François Ducis. Li ankaŭ adaptis kelkajn tekstojn de hispana klasika teatro, kiaj Andrómeda y Perseo de Calderón kaj Ifigenia de José de Cañizares. Laste li dediĉis sin al popola sainete sukcese, el kiuj li produktis pli ol tricento, kio allogis la malamikecon de stilistoj de Novklasikismo, partianoj de arto pli idealigita kaj eduka. Probable tiu malamikeco estis helpata de la favoroj kiujn li ricevis el la municipo de Madrido kaj kiuj permesis al li hegemonion super la teatra vivo de la ĉefurbo nome kiel praktika direktoro de la madridaj teatroj Cruz kaj Príncipe, kies programon li kontrolis; tio okazis ĉefe en 1773, kiam falis la registaro de la Grafo Aranda, protektanto de la stetiko novklasika.

Ramón de la Cruz klopodis kunigi sian verkaron, kiun li publikis en kolekto nekompleta de dek volumenoj (1786-1791). Li verkis totalon de 542 verkoj, inter la diversaj teatraj subĝenroj. Li estis amiko de la pentristo Francisco de Goya y Lucientes. Li suferis pro pulmomalsano en 1793, kaj post kelkaj remalsaniĝoj, li mortiĝis venontjare.

Verko[redakti | redakti fonton]

Las castañeras picadas. Reliefo de la Monumento al Madridaj Sainetistoj (Madrido, L. Coullaut, 1913).

Li verkis komediojn (Marta abandonada) kaj zarzuela (El tutor enamorado; Las segadoras de Vallecas, 1768; Las labradoras de Murcia, 1769; Las foncarraleras, 1772; El licenciado Farfulla, 1776,ktp.), sed li estas konata ĉefe pro siaj pli ol 300 sainete (nome priĝenraj humoraj historietoj, kun muziko kaj kantoj, komponitaj vigle kaj gracie en verso), per kiuj pi portretis la tiaman Madridon. La plej fama estas certe Manolo, kie oni faras parodion de la priheroaj komedioj kutimaj tiame, kie oni uzas malaltkvartalan lingvaĵon por priskribi la revenon de deliktulo ĵus elirinta el karcero ekde afrika prizono, medioj kiujn la aŭtoro bone konis ĉar li estis funkciulo priprizonoj kaj loĝis en Sebto) kaj oni parodias la tragikajn situaciojn de tiaj komedioj.

Krom Manolo, Inesilla la de Pinto kaj Zara, respektive parodias la temon de Inés de Castro de La Motte kaj de Zaira de Voltaire. Alia grupo estas konstituata du verkoj per kiuj li priskribas la tiamajn teatrajn sistemojn: El teatro por dentro, El coliseo por defuera, El sainete interrumpido, ktp. Plej konataj estas tiu kiuj temas pri madrida kutimaro, kio aperas ankaŭ en la jam menciitaj kaj ĉe El Prado por la noche; Las tertulias de Madrid; La víspera de San Pedro; La maja majada; Las castañeras picadas; El Rastro por la mañana; La pradera de san Isidro, ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por la tuta ĉapitro José Miguel Caso González, "Ramón de la Cruz y García de la Huerta", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 247-256. Krom José Francisco Gatti, "Los Sainetes de Ramón de la Cruz", paĝoj 257-266 kaj John Dowling, "Los Sainetes: acción, carácter y personajes", paĝoj 267-271.
  2. Pro nekonata tialo, la gefiloj de Don Ramón kaj Doña Beatriz (Dolores, Rita, kaj Antonio) adoptis la du patrajn familinomojn anstataŭ por dua la unuan patrinan. Kurioze, la gefiloj de lia frato Juan (fama gravuristo kaj mapisto) aldonis la unuan patrinan familinomon al siaj nomoj post la du patraj. Pri tio oni legas en Bailén, unu el la Episodios Nacionales de Galdós, kie Antonio estas menciita kiel kolonelo kaj per la kromnomo "El Sainetero" (sainetisto), alude al lia patro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Javier Huerta, Diego Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español de la A a la Z. Madrid: Espasa Calpe, 2005.
  • Fernando Lázaro Carreter, "Ramón de la Cruz", en la Diccionario Bompiani de autores literarios. Barcelona: Planeta-De Agostini, 1987.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]