Saint-Péray

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saint-Péray estas franca komunumo en la departemento Ardèche kaj la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havas iom pli ol 6500 enloĝantojn kaj troviĝas kvin kilometrojn okcidente de la rivero Rodano kaj la urbo Valence, ĉe la orienta rando de la montaro Centra Masivo. La alteco varias inter 128 kaj 652 metroj super marnivelo. Sur monto super la urbo tronas ruino de la kastelo Château de Crussol. La urbo konatas pro siaj bonaj blankaj vinoj - kvin kilometrojn distancas Cornas, najbara centro de ruĝa vino. Kaj Cornas kaj Saint-Péray praktike ne tuŝiĝas de la malvarma aero de la vento Mistral.

La nomo Saint-Péray deriviĝas de la sanktulo Petro. Dum la malreligia Franca revolucio la komunumo nomiĝis Péray Vin.

Partneraj urboj