Saint-Sulpice-le-Dunois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Sulpice-le-Dunois
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Dun-le-Palestel
INSEE kodo 23244 [+]
Poŝtkodo 23800
Kodo laŭ INSEE 23244
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Gérard Delafont
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 634 (1 999)
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°17′59″N 1°43′55″O  /  46.29972°N, 1.73194°O / 46.29972; 1.73194 (Saint-Sulpice-le-Dunois) (mapo) Koordinatoj: 46°17′59″N 1°43′55″O  /  46.29972°N, 1.73194°O / 46.29972; 1.73194 (Saint-Sulpice-le-Dunois) (mapo)
Alto 218 m - 546 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 30,85 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Sulpice-le-Dunois en Francio
46° 17′ 59″ Nordo 1° 43′ 55″ Oriento / 46.2997222222 °N, 1.73194444444 °O / 46.2997222222; 1.73194444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Sulpice-le-Dunois [+]
vdr

Saint-Sulpice-le-Dunois estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 634 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

La komunumo situas sur plataĵo, kiun norde limas la valo de la rivero Creuse.

Geografio

Saint-Sulpice-le-Dunois etendiĝas sur 30,85 km², kaj havis 634 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 20 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Sulpice-le-Dunois situas je alteco de 546 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Sulpice-le-Dunois apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Gérard Delafont, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj

La preĝejo de Saint-Sulpice-le-Dunois estas rimarkinda pro sia okcidenta portalo de la 12-a jarcento kaj pro sia dika fortikigita sonorilturo.

Lokaj famuloj

Administrado

Saint-Sulpice-le-Dunois apartenas al la kantono de Dun-le-Palestel, kies ĉefurbo estas Dun-le-Palestel. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ