Marĉo (graflando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Graflando Marche)
Marĉo
Plena origina nomo:
(france) La Marche
(okcitane) La Marcha
10-a jarcento1790

malnova provinco de Francio
Geografio
La provinco Marĉo.
La provinco Marĉo.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Provinco de la reĝlando Francio
Antaŭaj ŝtatoj:
Karolida Imperio Karolida Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Francio Reĝlando Francio
Elstaraj historiaj eventoj
10-a jarcento 1-a atestita grafo : Bosono la 1-a.
1790 Forigo de la provinco Marĉo.
Grafoj
(1-a) ĉ. 955/958 - 988 Bosono la 1-a
(lasta) 1776-1814 Ludoviko Francisko Jozefo de Bourbon-Conti
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Marĉo estas franca historia kaj kultura regiono, respondanta al malnova provinco kaj kies ĉefurbo estas Guéret. Marĉo estis ankaŭ graflando.

La provinco respondas al la nuna departemento Creuse, escepte de Boussac kaj de ties ĉirkaŭo, kiu apartenis al Berio. Marĉo arigis ankaŭ grandan parton de la departemento Haute-Vienne, en la arondismento Bellac, kaj ankaŭ paroĥoj de la departementoj Indre, Vienne kaj Charente. La plej granda parto de Marĉo estas nun parto de la regiono Limoĝio.

Situo[redakti | redakti fonton]

La graflando etendiĝis sur teritorio respondanta al la departemento Creuse, al la arondismento Bellac en Haute-Vienne kaj al kelkaj komunumoj de la departementoj Vienne kaj Charente.

Marĉo en ties limoj de la 18-a jarcento kaj la nunaj komunumoj kaj departementoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bourganeuf.
La kastelo de Saint-Germain-Beaupré.

Tiu teritorio estis malligita en la 10-a jarcento el la provinco Limoĝio por batali kontraŭ normandoj[1]. Ĝi poste esti partigita en feŭdojn kun moviĝemaj limoj : Supra-Marĉo (ĉirkaŭ Guéret), vicgraflando Bridiers (La Souterraine), Malsupra-Marĉo (ĉirkaŭ Le Dorat).

La vorto Marche indikas interan areon inter du teritorioj. La graflando Marĉo estis transirejo inter la posedaĵoj de la grafoj de Potevio, dukoj de Akvitanio, kaj tiuj de la reĝo de Francio. La graflando Marĉo estis kreita verŝajne inter 955 kaj 958. Lokita sub la aŭtoritateco de Bosono la 1-a kromnomita la Maljuna[2], filo de Sulpico, senjoro de Charroux.

La provinco poste iris al la domo Montgommery poste al tiu de Lusignan en 1199. Alligita al la reĝlando Francio fare de Filipo la 4-a la Bela, ĝi iris al Karlo la 4-a la Bela en 1309 kaj fariĝis duklando-pajrolando en 1317. En 1327 ĝi estis interŝanĝita kontraŭ la graflando de Clermont-en-Beauvaisis. Ĝi poste iris al la Burbono kaj en 1527 Francisko la 1-a konfiskis ĝin. Post kelkaj apanaĝoj, ŝi estis definitive alligita al la reĝa bienaro en ĉirkaŭ 1531. La sinsekvo de la grafoj de Marĉo ĝis la 14_a jarcento estas ofte malfacile starigebla kun certeco, pro manko de nekontesteblaj dokumentoj.

En la graflando, on distingis Malsupran-Marĉon ĉirkaŭ Le Dorat, kaj Supran-Marĉon ĉirkaŭ Guéret. Marĉo konsistigis mallarĝan bendon longan je proksimume okdek kilometroj. La najbaraj graflandoj estis :

Marĉo naskis precipe la departementon Creuse kaj parton de la departemento Haute-Vienne (Bellac).

Kulturo kaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

La krescenta lingvo, grize, situas ĉe la norda limo de la okcitana lingvo.

Oni pârolis en Marĉo dialekton parencan al la okcitana lingvo, inter la limoĝia kaj la lingvoj de oil . Oni nomis ĝin la marĉa lingvo. Ĝia geografia areo estas proksimume la historia provinco[3],[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frédéric Zégierman, Le guide des Pays de France (tome 1 : nord et tome 2 : sud), eld. "Éditions Fayard", 1999, 638 paĝoj (ISBN 2-213-59960-2)
  2. Genealogio de Bosono la Maljuna en la interretejo Medieval Lands
  3. Kolektivo, Creuse Arkivigite je 2015-12-23 per la retarkivo Wayback Machine, Christine Bonneton, 2007, 187paĝoj
  4. Charles de Tourtoulon kaj Olivier Bringuier, Étude de la limite géographique de la langue de oc et de la langue de oil, 1875, reeldonita en 2007 de Instituto de okcitanaj esploroj