Saloo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saloo

Saloo (ukraina - cало) estas peco de porka graso, salita kaj spicita per pipro, ajlo kaj/aŭ papriko, kiun oni dum unu jaro antaŭ la manĝado konservas en ligna kesto. Ĝi estas ege populara ekmanĝo en Ukrainio, kune kun pipra horilko - kulta speco de ukraina kuirarto. En la pasinteco saloo estis grava elemento de nutrado pro sia alta nutro-valoreco (870 kcal/100g) kaj ankaŭ pro la kapablo daŭre konservi siajn kvalitojn sen malvarmigado.

Kiam multaj popoloj uzas lardon (mueligitan aŭ fanditan porkgrason), ukrainoj manĝas salo-pecojn, ofte kun nigra (sekala) pano kaj ajlo (cepo). La amo de ukrainoj al saloo speguliĝas en multaj ŝercoj kaj anekdotoj.