Saltus duriusculus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saltus duriusculus (lat. "malmildeta salto") estas muzika figuro ĉe Christoph Bernhard kaj signifas nekutiman, plejofte diminuitan salton de la melodio malsupren. Ĉi tiu povas okazi trans sesto, septo aŭ diminuita (ekz. en tritonon), resp. aŭgmentitan intervalon kaj aperas plejparte lige kun malsincereco. La figuro estas lige parenca kun la passus duriusculus kaj povas ankaŭ aperi kombinite kun ĉi tiu, ekz. en la ario "Buß und Reu" en la Matthäuspassion de Johann Sebastian Bach.