Samdistanca cilindra projekcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samdistanca cilindra projekcio: blua globeto: teraj koloroj de kontinentoj, oceanoj kaj glacio kiel vidate el la kosmo, distordita al ĉi-tiu mapa projekcio

Samdistanca cilindra projekcio (ekzemple france projection cylindrique équidistantehispane proyección cilíndrica equidistante) aŭ samdistanca rektangula projekcio (ekzemple angle equirectangular projection), foje ankaŭ simple nomata plata mapo (germane Plattkartefrance plate carrée) en kartografio estas distancofidela cilindra projekcio de mapo en normala pozicio.

Malgraŭ sia alta aĝo (unua mapo en samdistanca cilindra projekcio konatas de la fenica kartografo Martinos de Tiro, fine de la 1-a jarcento) tiu mapa projekcio longe malmulte uziĝis, sed en la moderna kartografio estas inter la plej gravaj projekcioj.

La longitudoj estas bildigataj distancofidele. La latitudoj tamen krom fiksita mapocentra latitudo estas distorditaj, do ne reprezentas samajn distancojn. La polusoj estas bildigitaj kun sama larĝeco kiel la ekvatoro, kaj la area distordo pli grandiĝas ju pli la mapa detalo proksimas al unu el la polusoj.

La baza formo de samdistanca cilindra projekcio ekestas, se geografiaj longitudo kaj latitudo rekte uziĝas kiel karteziaj koordinatoj:

Temas pri la matematike plej simpla koncepto de mapa projekcio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]