Samuel Aba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Aba en reĝa kostumo

Samuel ABA, hungare ABA Sámuel [ŝa:muel] (naskiĝis ĉ. 990; mortis la 5-an de julio 1044) estis tria reĝo de la Hungara reĝlando de 1041 ĝis sia morto en 1044. Li estas la praulo de la pli posta Aba-dinastio.

Vivo

Nomo, deveno

La samepokaj fontoj neniam nomas lin Samuel Aba, sed aŭ Aba aŭ Samuel. Li mem nomis sin sur moneroj Samuel, dum verkintoj Aba. Laŭ fontoj, Aba estis estima nomo kaj signifis en la turka kaj hebrea same patron (patra, bonvola, pia). El tiu estima nomo formiĝis la dinastia nomo Aba, kies plej lasta elstara reprezentanto estis Amadeo Aba.

La nomo Samuel mem estas hebredevena, tiel oni supozas, ke li estis membro de la kazaroj, popolo kun akceptita juda religio. La unua hungara reĝo Stefano la 1-a (Hungario) edzinigis al li sian fratinon, tiel evitante internan batalon kaj firmigante sian pozicion. Samuel devis alpreni por tio la kristanismon. Krom tio la hungara reĝo donis al li titolon de kortega vokto.

Regado

Li surtroniĝis danke al tio, ke la hungaraj grandsenjoroj ribelis kontraŭ regado de Petro Orseolo, kiu reĝo favoris la fremdulojn. Ĉar Samuel ne sukcesis interpaciĝi kun la germana reganto Henriko la 3-a kaj eĉ plurfoje perdis batalojn, teritoriojn al li, la iam apogintaj grandsenjoroj jam malapogis lin. La reĝo eksciis pri la komploto kaj dum pasko de 1044, murdigis ilin ĉe Marosvár (Csanád).

Lia plej granda politika eraro estis, ke volis redoni liberecon de la kamparanoj kaj impostigi la nobelojn kaj eĉ la eklezion. Li ne ŝatis la nobelojn, sed ofte ĉevale manĝis kun simplaj homoj. Tiel li perdis apogon de la ĉefa gvidanta tavolo kaj precipe apogon de la ĉanada episkopo, Sankta Gelerto.

Henriko la 3-a eluzis malfortiĝon de la reĝo kaj en 1044 atakis la Hungaran reĝlandon. La decida batalo okazis ĉe Ménfő la 5-an de julio 1044. La batalon forlasis grandsenjoroj, la sorto de Samuel Aba sigeliĝis. Li devis fuĝi, li eskapis al landinterno al rivero Tibisko. La batalo de Ménfő signis ankaŭ finon de lia regado.

Dum la fuĝo, lin atingis malamikoj kaj murdis lin. Li estis entombigita en Abatejo de Feldebrő.

Antaŭe:Hungara palatinoPoste:
neniu konataantaŭ 1038Zache
Antaŭe:Reĝo de HungarioPoste:
Petro Orseolo10411044Petro Orseolo