Sanĉo Panzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sanĉo)
Sanĉo Panzo
literatura rolulo • fikcia homo • teatra rolulo • filma rolulo
Kreita de Miguel de Cervantes
Verko La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo
The Comical History of Don Quixote
Don Quixote
Rolita de Irving Jacobson
Informoj
Sekso vira
Religio katolikismo
Posedaĵo Rucio
Okupo varleto
Edzo/Edzino Teresa Panza
Flankulo de Don Kiĥoto
vdr
Sanĉo Panzo lamentas la falon de sia mastro.

Sanĉo Panzo (originale, Sancho Panza; ankaŭ videbla kiel Panço; "Panza" hispanlingve signifas "ventro") estas la vojaĝo-kunulo kaj varleto de Don Kiĥoto, kaj fikciulo de la romano Don-Kiĥoto el Manĉo far Miguel de Cervantes.

Ofte oni indikis, ke la paro formita de Sanĉo Panzo kaj Don Kiĥoto, klare montras la kontraston inter realismo (ĉe Sanĉo) kaj idealismo (ĉe Don Kiĥoto). Ja dum la tuta verko la kavaliro Don Kiĥoto vidas malreale la aferon (gigantoj kie estas muelejoj) dum Sanĉo klare vidas la realon (muelejoj). Tamen la konstanta kunestado de ambaŭ roluloj ebligis ke ĉefe en la dua parto de la verko Sanĉo iĝas kontaĝita de la idelismo de la mastro. Li vere kredas, ke li estis nomumita guberniestro kaj kiam fine de la verko kaj de sia vivo la kavaliro jam ne plu volas aventuri, Sanĉo insistas, ke oni pluigi la idealisman itineron.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • "La morto de Sanĉo" de Jean de la Ville de Mirmont, en Cervantes - Brel - De la Ville de Mirmont, Don Kiĥoto en Barcelono - La strebo - La morto de Sanĉo, Espéranto Gironde, Barcelono, 2019. 20 pp. Pri Sanĉo pp. 14-17.