Esperanto-klubo Zamenhof de San-Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San-Paŭla Esperanto-Klubo)

La Esperanto-klubo Zamenhof de la urbo San-Paŭlo estis fondita la 25-an de Januaro 1949, en la urbokvartalo São Miguel Paulista. Ĝi daŭrigas sian agadon en senĉesa aktiveco ĝis nuntempe. La klubo posedas propran sidejon kaj estas agnoskita de la subŝtata registaro kiel komunutila ekde 1955. Okaze de la 50-jara, "ora" jubileo en 1999 estis eldonita memoriga revuo pri la historio de la klubo. La pioniro de la movado ĉi tie estas Osvaldo Pires de Holanda, kiu sukcesis arigi grupon da amikoj por la unua asocia estraro. Tamen ankaŭ antaŭ 1949 estis multaj esperantistoj en la urbo. Jam en 1909 okazis en San-Paŭlo la 2-a Brazila Kongreso de Esperanto, en 1933 fondiĝis la Centro Esperantista de São Paulo, per iniciato interalie de Egon Schaden, kaj en 1937 la subŝtata Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, kies membro estas la klubo. Per ĝi la klubo ankaŭ membras en Brazila Esperanto-Ligo kaj Universala Esperanto-Asocio.

Pliajn informojn pri la historio de la Esperanto-movado en la urbo San-Paŭlo vidu en la ĉapitro Esperanto en San-Paŭlo de la urba artikolo.