San Pedro Sula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jen artikolo pri unu el multaj geografiaj lokoj nomataj San Pedro. Vidu la liston de samnomaj lokoj.
La katedralo
La magistrata palaco

San Pedro Sula estas urbo de Honduro, la dua plej granda post la ĉefurbo Tegucigalpo, kaj la plej grava industrie. Ĝi troviĝas en la nodokcidenta parto de la lando, en la Valo Sula. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 486.000 (en 2002).

San Pedro Sula estas la ĉefurbo de la departemento Cortés.

La urbo estis fondita la 27-an de julio de 1536, fare de la conquistador Pedro de Alvarado kun la nomo Villa de San Pedro de Puerto Caballos. Baldaŭ ĝia nomo ŝanĝiĝis al la nuna, laŭ la nomo de la valo kie la urbo troviĝas. La urbo estis tre modesta, ĝis fine de la 19-a jarcento, kiam la fervojo al la Kariba Maro alvenis al la urbo.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.infohn.com greke http://www.usps.edu