Sanatorio - Kurac-Hotelo Imperial

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sanatorio - Kurac-Hotelo Imperial

Per siaj konus-formaj turetoj ĝi iom memorigas kastelon. Ĝi estis konstruita en secesia stilo dum la jaroj 1910-12. Post finkonstruo - en jaroj de sia ekesto ĝi estis la plej komforta kaj plej moderna e1 ĉiuj hoteloj. El la hotelo povas la gastoj ĝui la plej interesan vidon al la ĉirkaŭaĵo ĉirkaŭdirekten. La sanatorion IMPERIAL ĉirkaŭas ampleksa parko kun multaj ekzotaj arboj, arbedoj kaj floroj. Antaŭ kelkaj jaroj oni ĉi tie alkonstruis novan Komplekson de la banterapio. De la sanatorio estas komforta komuniko kun la urba centro pere de kablotramo. La sanatorio IMPERIAL estas fakte unika dominanto, ĉar ĝi estas videbla el diversaj lokoj de la tuta urbo, ekzemple: kiam oni proksimiĝas al Karlovy Vary veturante aŭ irante sur la malnova ŝoseo el Praha, malfermiĝas antaŭ okuloj de la alveturantoj ĉarma arbara valo, el kiu iom post iom aperas la kurac-hotelo Imperial kaj tio aspektas kvazaŭ ilin la hotelo bonvenigus. Multaj vizitantoj de la urbo diras, ke Karlovy Vary, tio estas nur valoj kaj montetoj, kaj la karlovaranoj aldonas: "Jes, Karlovy Vary estas multaj altaĵoj, de kie estas interesaj vidoj." Ekzemple tio estas TRI KRUCOJ, DIANAJ ALTAĴO DE CERVA SALTO, kaj aliaj.