Sanatorio Běhounek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanatorio Běhounek en Jáchymov

Sanatorio Běhounek en Jáchymov (Ĉeĥio) estas sanatorio nomita laŭ akademiano František Běhounek kaj finkonstruita en la jaro 1975.

En la sanatorio povas loĝi ĉirkaŭ 250 pacientoj. La lokaj kuracfontoj estas uzataj por kuracado de malsanoj de la mova kaj nerva sistemoj. Mineralakvo enhavas radiumon kaj radio-izotopojn de radioaktivaj elementoj.