František Běhounek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Běhounek
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1898 (1898-10-27)
en Prago
Morto 1-an de januaro 1973 (1973-01-01) (74-jaraĝa)
en Karlovy Vary
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj Esperantogermanaanglaĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioSvedio
Alma mater naturscienca fakultato de la Universitato de Karolo • Universitato de Karolo
Okupo
Okupo fizikisto • esploristo • esperantistopedagogoverkisto • universitata instruisto • radiologo • sciencfikcia verkisto • instruisto • nuklea fizikisto • tradukisto
vdr

František BĚHOUNEK (naskiĝis la 27-an de oktobro 1898 en Prago - mortis la 1-an de januaro 1973 en Karlsbado) estis fondinto de la ĉeĥa atomfiziko, konata ankaŭ kiel polus-esploristo.

La akademiano pri sciencoj Běhounek partoprenis la malbonŝancan ekskurson de la aerŝipo "Italia" sub gvido de Umberto Nobile. Post savo de la restintoj li diris, ke la sorto de la ekspedicio ne estintus tiom tragika, se ĉiuj diversnaciaj ekskursanoj pli ĝuste komprenus unu la alian. Běhounek pro tio fariĝis fervora esperantisto. La ekspedicion li priskribis en romano por junularo Ŝiprompuloj sur flosglacio (1928), poste reverkita kiel Ŝiprompuloj de la polusa maro (1955). Por geknaboj li verkis ankoraŭ plurajn aventurajn romanojn (Libro de Robinsonoj, Fregato navigas ĉirkaŭ la mondo, Norde de Zambezio, Insulo de drakoj k.a.)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Isaj Dratwer: Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj, 1977, IIa eldono, paĝoj 135 kaj 310
  • Jaroslav Mařík: D-ro F. BĚHOUNEK - KONSCIA ESPERANTISTO, Starto 2/1981, p. 8. Ni citas: Dum jardekoj mi kolektas eldirojn de famaj homoj pri IL. Ĝis nunjare ne estis inter ili Běhounek. Mi ankaŭ neniam aŭdis de niaj samideanoj ion pri eventuala rilato de Běhounek al Esperanto. Sed serĉante en la libro de Isaj Dratwer "Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj", 1977, IIa eldono, mi trovis sur paĝoj 135 kaj 310: BĚHOUNEK d-ro kuracisto akompananto de la ekspedicio de Nobile al la Norda Poluso: "ekde la tempo de la malfeliĉa Nobile-ekspedicio mi estas konscia esperantisto. La katastrofo ne okazus tiel tragike, se oni povus pli bone interkompreniĝi. Kvin lingvoj estis bezonaj kaj malgraŭ tio la interkompreniĝo tre malbone funkciis... Ĉiu, kiu estos eksterlande, lernu Esperanton!".
  • Otakar Chaloupka kaj kolektivo: Čeští spisovatelé literatury pro děti a mládež, (Ĉeĥaj verkistoj de literauro por infanoj kaj junularo, Albatros Praha 1985, p. 39-42.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.