Sandra Toft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sandra Toft
Sandra Toft en 2018
Sandra Toft en 2018
handbalisto
manpilkado
Nomo Sandra Toft
Naskiĝo la 18-an de oktobro 1989 en Gribskov,  Danio
Alto 1,74 m cm
Medaloj
vdr

Sandra TOFT, naskiĝinta la 18a de oktobro 1989 en Gribskov, estas dana internacia manpilkistino kiu ludas en la pozicio de golulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fine de la sezono 2014, post 7 sezonoj en sia formiga klubo, ŝi forlasis Team Tvis Holstebro por la norvega klubo de Larvik HK kie ŝi sukcedis al la fabela Lene Rantala, ĵus emeritiĝinta.[1] Ankaŭ emeritiĝis Cecilie Leganger ĵus antaŭ la komenco de la sezono kio ebligis al ŝi rapide integriĝi en la golejoj de ŝia nova klubo.[2] Ŝi atingis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj dum sia unua partopreno kun la klubo Larvik HK. Sandra akiris tiam la titolon de plej bona golulino de la Ligo de Ĉampionoj fine de la sezono 2014-2015.

En marto 2016, Sandra kaj la nacia teamo ne atingis kvalifikon por la Olimpiaj Ludoj 2016 en Rio de Janeiro post la turniro de kvalifiko enlande ludita. La dana teamo finiĝis tamen en la 4a rango de la ĉampionado de Eŭropo 2016 kie Sandra ricevis la titolon de plej bona golulino de la ĉampionado.

Dum la somero 2017, ŝi revenas en Danio kaj ludas denove en la dana ĉampionado. Post du jaroj kun la dana klubo de Team Esbjerg inter 2017 kaj 2019, kun kiu ŝi venkas en la pokalo de Danio, ŝi malkovras novan ĉampionadon engaĝante sin por unu sezono kun Brest Bretagne Handball eke de la somero 2019.[3] En novembro 2019, kelkaj semajnoj antaŭ la Mondkonkurso en Japanio, ŝi subskribas kun la BBH por du pliaj jaroj.[4]

Malgraŭ bonegaj matĉoj de Sandra Toft en la mondkonkurso 2019[5][6][7][8] (plej bona ludanto de la matĉo 5 fojoj sur la 8 matĉoj luditaj)[9], la dana teamo perdis la rajton partopreni en la turniro de kvalifiko al la Olimpiaj Ludoj 2020 en Japanio.

Premiolisto[redakti | redakti fonton]

Kun klubo[redakti | redakti fonton]

internaciaj konkuroj
  • Venkinto de la pokalo EHF en 2013 (kun Team Tvis Holstebro)
  • Finalisto de la pokalo EHF en 2011 (kun Team Tvis Holstebro) kaj 2019 (kun Team Esbjerg)
  • Finalisto de la Ligo de ĉampionoj en 2015 (kun Larvik HK)
Naciaj konkuroj
  • Ĉampiono de Norvegio en 2015, 2016 kaj 2017 (kun Larvik HK)
  • Venkinto de la pokalo de Norvegio en 2015, 2016 kaj 2017 (kun Larvik HK)
  • Venkinto de la pokalo de Danio en 2018 (kun Team Esbjerg)
  • Ĉampiono de Danio en 2019 (kun Team Esbjerg)

Kun nacia teamo[redakti | redakti fonton]

Mondaj ĉampionumoj
  • 6a rango en la monda ĉampionumo 2017
  • 6a rango en la monda ĉampionumo 2015
  • 4a rango en la monda ĉampionumo 2011
Eŭropaj ĉampionumoj
  • 5a rango en la eŭropaj ĉampionumo 2012
  • 7a rango en la eŭropaj ĉampionumo 2014
  • 4a rango en la eŭropaj ĉampionumo 2016
  • 8a rango en la eŭropaj ĉampionumo 2018
Aliaj
  • finalisto en la junulara monda ĉampionumo 2008[10]
  • venkinto en la junulara eŭropa ĉampionumo 2007[11]
  • venkinto en la junulara monda ĉampionumo 2006

Individuaj rekompencoj[redakti | redakti fonton]

  • Plej bona golulino de la Ligo de ĉampionoj 2015[12]
  • Plej bona golulino de la eŭropa ĉampionumo 2016[13]
  • Plej bona dana ludantino de la sezono en 2017-2018 (kun Team Esbjerg)
  • Plej bona golulo de la Ĉampionado de Danio en 2017-2018 (kun Team Esbjerg)
  • Plej bona dana handbalistino en 2019[14]
  • Plej bona monda golulino de la jaro 2019 laŭ handball-planet.com[15]
  • Plej bona golulino de la Ina Handbala Ligo por la sezono 2019-2020 (kun Brest Bretagne Handball)[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toft avoiding comparisons to legendary Rantala[rompita ligilo] (28a de aŭgusto 2014)
  2. Larvik move revives Toft's international carreer Arkivigite je 2018-11-19 per la retarkivo Wayback Machine (22a de novembro 2014)
  3. Sandra Toft, direction Brest ! Arkivigite je 2020-08-12 per la retarkivo Wayback Machine (31a de januaro 2019)
  4. Sandra Toft : « Bien sûr je reste ! » Arkivigite je 2020-10-28 per la retarkivo Wayback Machine (20a de novembro 2019)
  5. Mondial 2019 (F) : La France prend la porte ! Arkivigite je 2020-11-27 per la retarkivo Wayback Machine (6a de decembro 2019)
  6. [1]
  7. [2]
  8. [3]
  9. [4]
  10. [5]
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-17. Alirita 2020-09-29.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-22. Alirita 2020-09-29.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-06. Alirita 2020-09-29.
  14. [6]
  15. [7]
  16. [8]

Retaj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • Fédération européenne de handball