Sankta Kristoforo de la Anĝeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por similaj nomoj, vidu la paĝon San Cristóbal.
Kameno kaj simbolo de la kvartalo.

Sankta Kristoforo de la Anĝeloj aŭ en hispana origine kaj oficiale San Cristóbal de Los Ángeles estas la lasta kvartalo sude de la Municipo Madrido (Hispanio), apartenanta al la Distrikto Vilaverdo. Ĝi enhavas 18.000 loĝantojn en 2007, el kiuj pli ol 40% estas enmigrintoj.

La kvartalo estis historie izola, ĉar estas ortangulo limigita norde kaj oriente de fervojo, sude de la antikva Parque de Automovilismo (aŭtarejo) de la Armeo kaj okcidente de la iama ŝoseo de Andaluzio (A-4), aktuale Avenuo Andaluzio.

Situantas je 10 km el la Sunpordo kaj je nur 4 km de la Monteto de la Anĝeloj.