Sankta Lando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenerale, en regionoj kie vivas multaj kristanoj, Sankta Lando (hebree ארץ הקודש;, norma hebreo Éreẓ haQodeš, Tiberia hebreo ʾÉreṣ haqQāḏēš; latine Terra Sancta – "terram sanctam" estas la akuzativo) estas kristana nocio pri la teritorioj de Palestino, Israelo kaj ofte ankaŭ de Jordanio.

Oni provis trovi per uzo de la esprimo neŭtralan nocion por la regiono, sed tio estis tre problema, ĉar tio rememorigas onin pri la krucmilito.

La esprimo venas el la 4-a jarcento, kiam fine de la persekutado kaj la (laŭ kelkaj) verŝajna trovo de la "vera kruco de Kristo" en Jerusalemo, la interesiĝo pri kristanismo kreskis.

La plej frue dokumentita vojaĝo de anonima kristana pilgrimanto al la Sankta Lando okazis en 333. Tio okazis tra Bordozo al Jerusalemo kaj estas surskribita per aldono de finstacio en vojaĝa manlibro.

Multaj okazoj de la Malnova testamento kaj la vivo de Jesuo Kristo estis lokalizitaj, oni konstruis memorlokojn kaj kirkojn.

La nocio uzatas en historiaj tekstoj larĝe en la kristanradikaj landoj por la iama Palestino.


Por la islamanoj kaj en la Korano, la nocio Sankta Lando (arabe الأرض المقدس al-Arḍ ul-Muqaddas) rilatas al Palestino.